Ahimsa

La Ahimsa simbolo

Ahimsa (Sanskrite: अहिंसा IAST: ahiṃsā), tradukita al Esperanto kiel "senperforto", ĝi estas etika koncepto de hindaj religioj, budhismo, hinduismo, kaj estanta virto, kun pli da influo en Ĝajnismo[1][2], kiu prediktas ke neperforto devas esti praktikata en pensado kaj agado al ĉiuj mondopartoj kaj al ĉiuj en la mondo. Pli larĝe, Ahimsa estas larĝa morala principo, kiu postulas taŭgan konduton al ĉiuj vivantaj estaĵoj kiel parto de ĝenerala vivmaniero. Tio estas, ne sufiĉas eviti eksteran perforton kontraŭ ĉiuj vivantaj estaĵoj, sed trakti ilin kun kompato kaj respekto, kaj agi por ilia bonfarto.

La vorto Ahimsa devenas de la sanskritaj vortoj, "a" signifanta Ne, kaj hiṃsā, de la verbo hiṃs, perforto.[3]

  1. Dundas, Paul: The Jains, second edition, London 2002, p. 160; Wiley, Kristi L.: Ahimsa and Compassion in Jainism, in: Studies in Jaina History and Culture, ed. Peter Flügel, London 2006, p. 438; Laidlaw pp. 153–154.
  2. Bajpai, Shiva (2011). The History of India - From Ancient to Modern Times, Himalayan Academy Publications (Hawaii, USA), (ISBN 978-1-934145-38-8); see pages 8, 98
  3. Definition - What does Ahimsa mean?

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search